Antropologio de religio

The Essence of Christianity de Ludwig Feuerbach (1841) multe influus filozofojn kiaj ekzemple Engels, Marx, David Strauss, Nietzsche, kaj Max Stirner. Li konsideris dion kiel homa invento kaj religiajn agadojn dezir-plenumadaj. Pro tio li estas konsiderita la fonda patro de moderna antropologio de religio.

La antropologio de religio estas tiu parto de la antropologio kiu pritraktas religiajn sistemojn.

Kutime oni taksas kaj konsideras religion amplekso de senmateriaj krederoj, sed la antropologio studas religion el vidpunkto tute praktika. Tio signifas ke ĝi okupiĝas nur marĝene pri kredendaĵoj esprimitaj pli aŭ malpli eksplicite kaj pri la dogmoj (= memorandoj rilate pli ampleksaj krederoj), kaj fokusigas sian atenton sur la konkreta osta-karna homo, nome sur la prakso anstataŭ sur la fido-kredo.

En antropologio oni parolas pri religio kiam kredero estas samopiniata de grupo kaj eksterigas amplekson de praktikoj. La antropologio esploras la religion pli kiel socian bezonon ol kiel individuan; tiu scienca branĉo engaĝiĝas kompreni kiel la religiaj sistemoj aktivas kaj funkcias interne de la socio, kaj al kiuj funkcioj ili korespondas.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search